Soneto pri listo sen Shakespeare
Celan-merito-invitilo 
ĉiuj nomoj kun antaŭnomoj 
nur Ŝekspiro inter fantomoj 
ĉar William estas timigilo 

sed kial? - mi longe pripensis 
kompostisto tro multe drinkis 
desegnisto tro frue sinkis 
aŭ Paul Celan ĉion incensis 

ĉu ekestis forma distingo 
je kiu staras buntaj mitoj 
ke Ŝekspiro estis vikingo 

prezidiumdepartamento 
decidis pri tiuj invitoj 
Shakespeare ekzistis kiel vento
Zuriko, la 6an de marto 1998