Soneto kun paca kolombo
hodiaŭ ni fastfiŝon manĝis 
malgrasan frititan vapore 
en fiŝpoto komutatore 
kiu temperaturon ŝanĝis 

dum ni manĝis unu kolombo 
sidis apud fenestra framo 
en Irlando okazis dramo 
sed ankoraŭ ne hekatombo 

forflugu paca kolombeto 
al ĉiuj lokoj de la tero 
kie regas aĉa kolero 

se ne paco eble paceto 
venos al kverelitaj flankoj 
por tio ne sufiĉas dankoj
Zuriko, la 10an de aprilo 1998