Soneto naska je Filipko
Vitoldo dufoje sonoris 
paŭzis kaj denove vokis 
tra aŭskultilo min provokis 
kaj ankaŭ ŝajne iom ploris 

unue diris "bonan paskon" 
poste ni parolis pri io 
grava en lia familio 
finfine li anoncis naskon 

Filipko naskiĝis tro frue 
pro tio restas en kovilo 
kun travivo estas kongrue 

ĉiuj preĝas por lia sano 
preĝo povas esti savilo 
ili kredas pri sorĉa glano
Zuriko, la 12an de aprilo 1998