Soneto kun paska mesaĝo
tristaj vizaĝoj pro la kaŭzo 
ke homoj ankoraŭ malsatas 
kaj mizerego ilin batas 
ne gravas ĉu kun aŭ sen klaŭzo 

denove alvenas proverbo 
kiu perdas la ĝustan sencon 
papo oferas indulgencon 
dum kreskas nova verda herbo 

homoj tre ofte malkomprenas 
la pacan konsilon de papo 
kapitalistoj malkonvenas 

la mondon regas konsumado 
kune kun usona satrapo 
nur kun milito en pensado
Zuriko, la 15an de aprilo 1998