Soneto pri pliliberiĝo
en Tiĉino bela vetero 
Laŭra kaj Gasparo foriras 
kaj nun ni en la domo miras 
pri pli granda nia libero 

ni povas laŭ la volo manĝi 
ankaŭ entute ne kuiri 
sed al apudaj knajpoj iri 
aŭ longan vojaĝon aranĝi 

en Zuriko nun "Sechseläuten" 
kun historiaj uniformoj 
parado raŭten kaj drednaŭten 

tion ni lasu por soldatoj 
kiuj informiĝas pri normoj 
de tiuj kun bankaj kravatoj
Giumaglio, la 20an de aprilo 1998