Soneto por palma dimanĉo
mortas malnova tradicio 
kredantoj ne plu tenas palmojn 
kaj nur alaŭdo kantas psalmojn 
alie formiĝas nacio 

subtere en la kripto dense 
kaj por mi eĉ mankas aero 
supre alia atmosfero 
mi povas spiri tre intense 

ludas orkestro kantas ĥoro 
disvastiĝas laŭta hosana 
en kelo densiĝas vaporo 

supre svisoj malsupre poloj 
la sama alvoko humana 
sed aliaj palmaj petoloj
Zuriko, la 5an de aprilo 1998