Soneto pri disiĝaj fratoj
antaŭ okdek kvin jaroj venis 
de dek du jaroj ne plu vivas 
la mondo ŝanĝe progresivas 
sed tombo la mondon kurtenis 

Marian - lia pli juna frato 
memoras lin dum sonorilo 
sonas por vespera trankvilo 
kaj ĝojas pro viva rabato 

Piotr ne ĝisvivis liberigon 
kaj Marian forte disreviĝis 
preferis sisteman nuligon 

spirito de Piotr inter steloj 
tute diskrete liberiĝis 
de teraj politikaj celoj 
Zuriko, la 11an de majo 1998