Soneto pri flegistprotesto
nigraj flagoj pendas sur mastoj 
marsaj vizaĝoj eĉ fatalaj  
de flegistinoj hospitalaj 
"kio okazas?" diras gastoj 

mi estis kelkfoje malsana 
kaj flegita kun varma koro 
tion mi havas en memoro 
ke ĉiam mi vokis hosana 

mi memoras iliajn nomojn 
sed antaŭ ĉio paciencon 
eliminan malsansimptomojn 

mi iliajn rajtojn subtenas 
ĉar la protesto havas sencon 
registarreago min ĝenas 
 
Zuriko, la 12an de majo 1998