Soneto nur pri etaj zorgoj
multaj telefonoj al poloj 
pri mia libropremiero 
ofte ekestas bariero 
okazas kutimaj petoloj 

sinjorino direktorino 
volas por ke mi invitilon 
stampitan sendu - malutilon 
komprenas ĉiu sen rutino  

prezidanto de asocio 
de la polaj literatoroj 
prenis oferton kun konscio 

li venos kaj ankaŭ aliaj 
verkistoj kaj ĉefredaktoroj 
laŭ kutimklaĉoj familiaj 
Zuriko, la 15an de majo 1998