Soneto kun du prezidantoj
mi invitos du prezidantojn 
de polaj verkistasocioj 
eble ekestos sensacioj 
kiam mi ligos kverelantojn 

ambaŭ sinjoroj anhelegos 
eble pro troa ĝentileco 
aŭ reciproka singardeco 
certe ili ne batalegos 

paradokso ĉar se ligiĝos 
kviete - mankos kontraŭulo 
ago ne dialektikiĝos 

granda milito ne ekestos 
tio estas mia postulo 
sed ambaŭ min iom molestos 
Zuriko, la 17an de majo 1998