Soneto sen voko por savo
kelkajn revuojn mi kunprenis 
dank al sinjorinoj de stando 
responde por propra demando 
ĝis nun "Polio ne pereis"

eĉ se mi skribis unu libron 
"...por kompreni polojn" - mi diras 
ke ĉiam pro poloj mi miras 
ĉar ili faras vanan kribron 

unu skribas pri mizereco 
en Germanio kaj riĉeco 
fluadas tra tuta Pollando 

polo ŝtelas aŭtomobilon 
dum germano montras humilon 
tiel prijuĝas propagando 
Zuriko, la 2an de majo 1998