Soneto funebre festena
mi invitas al premiero 
kiu okazos sur la strato 
ne en salonego laŭ ŝato 
sed kun balaaĵdegenero 

prezidanto de asocio 
de pollandaj literatoroj 
estos prenita kun honoroj 
tamen sen kroma emocio 

sub sola tilio sur korto 
por herooj mi trovis lokon 
inter balaaĵartransporto 

mi legos poemon pri morto 
eble kelkaj elsentos mokon 
en funebre festena sorto 
Zuriko, la 24an de majo 1998