Soneto kun konstitucio
tiu leĝo estas deviga 
oni ne povas nur diskuti 
kaj propran penson persekuti 
sed afero ŝajnas troiga 

ne nur kontentigas sed pikas 
ankaŭ portas bonajn rilatojn 
ne bezonas kromajn traktatojn 
ĉar ĝi nuntempon ne implikas 

prezidento ne estis certa 
kiel nomi konstitucion 
por li ĝi fariĝis aperta 

tamen nur ĉiu kvina polo 
havis aproban ambicion 
por aliaj estis petolo 
Zuriko, la 25an de majo 1998