Soneto pri edukadŝanĝo
edukadon ŝanĝi perforte 
oni ne povas ĉar spirito 
ne estas ŝanĝebla per sprito 
sed per scio persista sorte 

ĉu vi forgesis  instruisto 
ke vi formas individuon 
sed ne kalfatras iun truon 
laŭ de iu farita listo? 

per bienposedantmetodo 
tute ne decas moralizi 
laŭ iu ĝenerala kodo 

iam mi tion ne eltenis 
eĉ se mi ne volis surprizi 
edukantojn kiuj min benis 
Zuriko, la 16an de junio 1998