Soneto pri konata lingvo
ĉu vi iam rimarkis tion 
kiel vi reagas pro sono 
alkodita en via kono 
ĉu vi faras tiam nenion? 

mi aŭdas la lingvon konatan 
konstatante ĉu estas vero 
poste laŭ simpla maniero 
mi starigas demandon fratan 

"ĉu vi parolas esperante?" 
"jes - ĉu vi ankaŭ? - tre volonte" 
de ambaŭ flankoj demandante 

se surprizo estas agrabla 
oni klaĉas pri ĉio fonte 
poste venas kafo probabla 
Zuriko, la 30an de junio 1998