Soneto pri veno al Prago
tre ofte en aviadilo 
estas alia dimensio 
sur etapo de ascensio 
venas interna maltrankvilo 

"Ĉeĥ'" kun agrablaj servistinoj 
kaj matenmanĝo kiel ĉiam 
plastika - indignu neniam 
mi prenas ĉion kun destinoj 

en gazetoj konataj klaĉoj 
pri konatuloj kaj hororoj 
kaj ni glitas sur nubaj taĉoj 

finfine okazas tertuŝo 
konatiĝo kun ĉeĥaj moroj 
trapasas vigle kun kortuŝo 
Prago, la 11an de julio 1998