Soneto maĉa ĉe Kuncewicz
Varsovio estas tre pura 
tio estas por mi surprizo 
efekto de la analizo 
pri urbo multfake kultura 

ĉe Kuncewicz en la kvartalo 
Miedzeszyn bonega tagmanĝo 
ankaŭ intelekta aranĝo 
inter kukumo kaj okzalo 

mastro estas la prezidanto 
de sindikato de verkistoj 
kaj krom tio granda ŝercanto 

ĉar Brazilo venkis Francion 
emociiĝas futbalistoj 
kaj ni evitas emocion 
Varsovio, la 12an de julio 1998