Soneto pri konkludkaptado
finfine la librojn aĉetis 
"Dom Książki" - libreja firmao 
mi ĵetus ilin al balao 
tiel mi tion interpretis 

mi ekkonis unu aŭtoron 
eldonantan satirrevuon 
sed mi trovis en ĝi vakuon 
li certe ne faros furoron 

siajn librojn al mi donacis 
kaj mi provis eĉ ilin legi 
ili entute ne sagacis 

ripetante kelkajn rimaĵojn 
mi provis konkludon kaptegi 
sed mi kaptis nur malgustaĵojn 
Varsovio, la 13an de julio 1998