Soneto voje al kaŝuboj
matene pluvis dum ni pakis 
niajn aĵojn por la vojaĝo 
al Kaŝubio kaj pejzaĝo 
malnovurba senĉese krakis 

per taksio al stacidomo 
poste al Sopot longa vojo 
Rita Grochocińska kun ĝojo 
gastigis nin ĉe mara dromo 

daŭre al Dziemiany per aŭto 
kie ni aĉetis manĝaĵojn 
tuj en Piechowice-Kloc raŭto 

dometo odoris larike 
dampis arbarajn ĉirkaŭaĵojn 
naturo aspektanta plike 
Piechowice-Kloc, la 14an de julio 1998