Soneto kun familianoj
mi vokas fratinojn kaj fraton 
ĉu ili venos aŭ ne venos 
la longa vojo ilin ĝenos 
kaj elspezo donas malŝaton 

"bone ne venu ne laciĝu 
mil kilometrojn ege spaca 
kaj poste vi estus tre laca 
pli bone en hejmo saniĝu"

Izidoro kun amikino 
loĝas pli proksime - pripensos 
veni de vilaĝo Gościno 

manĝaĵojn transportos najbaroj 
Barbara barĉadon kondensos 
kaj mi helpos je kulinaroj
Piechowice-Kloc, la 16an de julio 1998