Soneto sur maturecsojlo
sesdekjarojn mi maturiĝis 
per flugiloj pasis juneco 
memore kovriĝas oldeco 
kaj interparoloj vigliĝis 

velkas konfesoj familiaj 
ĉio tre komplike plektiĝis 
kaj kun blasfemoj disvolviĝis 
estis tute anomaliaj 

konfliktoj kaj poste disiĝoj 
ankaŭ tro ofta loĝejŝanĝo 
aliaj diablaj vertiĝoj 

de si mem ne eblas forkuri 
kaj helpas neniu aranĝo 
por konsciencon asekuri 
Piechowice-Kloc, la 18an de julio 1998