Soneto pri levo kaj subo
ofte en kapo sidas "Roto" 
kanto "ni ne forlasos teron" 
mi vokas perditan misteron 
sed vane - alvenas nur koto 

malfacile estas konfesi 
ke ete premas min sub koro 
delonge perdita memoro 
kaj mi tiam komencas stresi 

tuj nostalgio malaperas 
kaj venas indiferenteco 
tamen konscienco esperas 

male venas tiu momento 
por reflekso pri identeco 
leviĝas kaj subiĝas sento  
Zuriko, la 2an de julio 1998