Soneto je tristo kaj ĝojo
Varsovio aspektis sune 
de la literatura domo 
al proksima aerodromo
farkosto sonis por ni pune 

feliĉe ni ĝuste alvenis 
vico granda sed sonas eĥo 
ke tamen mallonga al "ĉeĥo" 
kaj atendadon ni eltenis 

Barbara hejmen forveturas 
kaj mi restas denove sola 
sed ŝi bonan tempon aŭguras 

mi loĝas en internulejo 
en unu ĉambreto petola 
de unu artista lernejo 
 

Varsovio, la 27an de julio 1998