Soneto pri fama aktoro
al Petrykozy ni veturis 
kaj vojo ne estis facila 
Lidja okazis malhumila 
ĉiam koleraĉe murmuris 

finfine ni atingis celon 
orkestroj multaj adorantoj 
ankaŭ popolaj muzikantoj 
kaj majstro portanta ĉapelon 

mi lin forte nasktage premis 
sed bedaŭrinde sen donaco 
ĉar Lidja doni ĝin ne emis 

al ŝi tute ne plaĉis gastoj 
revenante tuta surfaco 
okazis provoka por hastoj 
Varsovio, la 30an de julio 1998