Soneto pri bildovaloroj
ni pendigis hejme donacojn 
de Zuzanna kaj de Andreo 
estas espero apud kreo 
kiu povas porti minacojn 

lokojn por la bildoj elektis 
Barbara kiu ilin ŝatis 
mi najlojn en muron enbatis 
neniujn detalojn neglektis 

korajn bondezirojn mi donis 
(hodiaŭ Zuzanna-nomtago) 
sed mi jam nenion proponis 

memoroj - amara veturo 
poste bala vivo kun blago 
ĝis la venonta aventuro 
Zuriko, la 11an de aŭgusto 1998