Soneto je griza tageco
Barbara iris al kunveno 
kaj mi viŝas nazon per tuko 
kolerante pro troa muko 
anstataŭ iri al haveno 

Roman Samsel en volumeto 
flustras kun Octavio Paz mole 
anstataŭ paroli petole 
ekestis tre brava pamfleto 

daŭras kverelaĵoj pri krucoj 
en la germana koncentrejo 
protestas homoj de kibucoj 

provinculoj akre atakas 
kontraŭulojn apud trogejo 
argumentas mane kaj grakas 
Zuriko, la 12an de aŭgusto 1998