Soneto - voko de Gerd Bussing
vokis Gerd Bussing de Berlino 
kaj diris ke okazos festo 
volonte kun mia ĉeesto 
por mi ja estas halucino 

mi berlinanojn ne forgesis 
eĉ mi havas gravajn devigojn 
sed mi neglektis tiujn ligojn 
pro distanco mi agojn ĉesis 

tiom da jaroj kaj mi miras 
ke iu ankoraŭ memoras 
ke mi la pasintecon tiras 

amikeco por ĉiam restas 
malnovaj vundoj ne doloras 
kaj Rapich min jam ne molestas 
Zuriko, la 18an de aŭgusto 1998