Soneto familifestena
Bolesław Jackowicz nomtagon 
festis kun l' tuta familio 
per festo eĉ bruis tilio 
kaj alno tuŝante imagon 

ĉe la fino de januaro 
okdek kvin vintroj fierpasis 
nun somero zorgojn forlasis 
ĝis la venonta februaro 

ĉerizoj ekodoris brande 
kaj venis ĉerizaj memoroj 
perditaj sur la mondo rande 

en Budy Michałowskie homoj 
vivis iam kun propraj moroj 
kaŝe en siaj lignaj domoj 
Zuriko, la 19an de aŭgusto 1998