Soneto pri l' sama metodo
laca pro Monika Lewinsky 
ordonis bombardi la urbojn 
dire terorismajn perturbojn 
laŭ barbaroj ĉion konfiski 

iam oni okupis Pragon 
ĝuste laŭ la sama metodo 
bedaŭresprimo estas modo 
oni povas ŝanĝi imagon 

historio heroojn ŝatas 
demandu en Svisio ĉeĥon 
ĉu li sen fromaĝoj rilatas 

ruĝa pasporto kun blankkruco 
dissendas plezurantan eĥon 
en Prago li sidus ĉe ŝpruco 
Zuriko, la 22an de aŭgusto 1998