Soneto leĝeratletika
ĉampionleĝeratletiko 
interesas min kaj imponas 
ankaŭ min emociojn donas 
krome ĝi estas estetiko 

Irena Kirszenstein-Szewińska 
ĉiam en historio restos 
ŝiajn sukcesojn sporto festos 
per memoraĵo obeliska 

en libro de Guinness-rekordoj 
ŝi troviĝas senkonkurence 
en diversaj sportaj agordoj 

leĝeratletiko precize 
mezuras kaj senkontingence 
verdiktoj aspektas koncize 
Zuriko, la 24an de aŭgusto 1998