Soneto pri perdita hundo
hundo de familio vivas 
laŭ informo estis ŝtelita 
redono jam estis pagita 
kaj tio ŝtelistojn motivas 

tiu kiu hundon redonis 
diris nenion - prenis monon 
kaj ne volis aŭdi admonon 
poste neniu lin rekonis 

hundo al domo ne sopiris 
ĉar estis zorgeme flegita 
iom hurlis verŝajne miris 

ĉu fino de la tragedio? 
besto aspektas surprizita 
per tiu hunda komedio 
Zuriko, la 29an de aŭgusto 1998