Soneto pri mensogherooj
l' unua tago de septembro 
estis komenco de teroro 
"ni ne donos butonon"-moro 
trairis al timanta tembro 

ĉiam novaj herooj venas 
kaj zorgas pri siaj meritoj 
duriĝas kiel anhidritoj
sed al noblaj ne apartenas 

unu Binjamin Wilkomirski 
skribis ion pri koncentrejo 
anstataŭ pri malsanulejo 

Daniel Ganzfried ne volis riski 
sed malkovris tiujn mensogojn 
montrante antipolajn frogojn 

Zuriko, la 1an de septembro 1998