Soneto kun la fervojistoj
fervojisto estis l' plej grava 
ĉar trajno estis la unua 
rimedo kun vojaĝ' kongrua 
kaj nun restas evento rava 

tiu tempo ankoraŭ venos 
ke fervojo estos deviga 
ekologie utiliga 
kaj al ŝatiloj apartenos  

aŭtoj fervoje transportotaj 
certe emo kun ambicio  
se nur loke estos uzotaj 

Internacia Fervojista 
Esperanto-Federacio 
ne estas nur ligo turista 
Zuriko, la 17an de septembro 1998