Soneto je socimizero
kamparano sin memmortigis 
ĉar ne povis nutri edzinon 
la sistemo atingos finon 
ĉar civitanojn malsatigis 

individuoj transformiĝos 
al unu eksploda amaso 
sendepende de homa raso 
regantoj frue ne ŝanĝiĝos 

oni scias ke en mizero 
frato mortigas sian fraton 
ĉar morto estas sola vero 

kiu ne kredas tiu devas 
legi Biblion - la traktaton 
pri kiu nun malmultaj revas 
Zuriko, la 18an de septembro 1998