Soneto someradiaŭa
ankoraŭ araneoj tiras 
iliajn arĝentajn fadenojn 
arbaro jam perdis polenojn 
kaj nun per flavo teron ŝmiras 

somero invitis aŭtunon 
de ĉiuj flankoj blovas tristo 
je ekzisto kaj malekzisto 
grizaj nuboj kurtenis sunon 

ĉiam antaŭlasta kaliko 
atingante ĝoigan finon 
ankoraŭ unu por amiko 

ni adiaŭas nun someron 
enverŝante acidan vinon 
bondezirante tristan teron 
Zuriko, la 22an de septembro 1998