Soneto kun tosto por Ola
en magazeno mi aĉetis 
pastaĵojn eĉ por kvar personoj 
ankaŭ vinon de foraj zonoj 
pro tio ni bone vegetis 

kun Barbara mi levis toston 
je sano de novnaskiĝinta 
Ola sed voĉo rifuĝinta 
provokis fari kontraposton 

mi iam skribis kanzoneton 
pri malriĉa avo sur sofo 
en kiu loĝis vigla muso 

kaj aŭdis tiun fabeleton 
kato - neniu katastrofo 
ekestis nur ŝerca rebuso 
Zuriko, la 23an de septembro 1998