Soneto kun mia dankado
oni elpensis DANKOTAGON 
kaj disdonis centojn da rozoj 
je korecoj kaj ne laŭ pozoj 
mi dankante oferis BLAGON 

la libro estas diafana 
tial povas danki senlime 
ĉar sen vortoj tute intime 
koran dankon - mi estas sana 

dankado estas multenhava 
mi dankas al mia najbaro 
por bileto al ludo brava 

"dankinde" - diris redaktoro 
je mia rifuza deklaro 
ne aplaŭde sed kun humoro 
Zuriko, la 25an de septembro 1998