Soneto kun sonatsistemo
Franz Schubert sonas per sonato 
Ĉernomirdin ion komplotas 
dumao senĉese balotas 
kaj Rusion atakas fato 

mi ne povas pri tio kredi 
ke en lando kun grandpotenco 
ne aperas tute intenco 
por demokratia posedo  

funkcias daŭre cara povo 
sed bedaŭrinde sen saĝulo 
kiu zorgus pri ĝusta movo 

nur kapitalismo kaverna 
benata estas de stultulo 
komunismo restas eterna 
Zuriko, la 7an de septembro 1998