Soneto kun junipergusto
ĉiutageco grizenua 
ne taŭgas por mia okupo 
sed leporo timas pro lupo 
eĉ se timo estas tro frua 

financministro novprojekte 
volas nun ŝanĝi impostadon 
aŭ plezurigi mizeradon 
kaj tion pruvi memobjekte 

en poŝtkesto etaj reklamoj 
de komencantaj komercistoj 
kun ridindaj naivprogramoj 

Izidor' juniperarbuston 
pentras kaj kiel naivistoj 
havas juniperbrandan guston 
Zuriko, la 8an de septembro 1998