Soneto pri vintra neĝvento
densa neĝo malantaŭ suno 
bedaŭre sen ĉiela arko 
ventego hurlas en la parko 
por kiu estas tiu puno? 

Dio kun Patrino Naturo  
en ĉielo faras bankedon 
surtere ni preparas sledon 
por vintra neĝa aventuro 

unue venas granda timo 
pri tio ĉu neĝo nin kovros 
ĉe kameno regas deprimo 

tempesto tamen havas ĉarmon 
kiu nian senton manovros 
al paco aldonanta varmon
Zuriko, la 13an de januaro 1999