Soneto pri bildoj skribitaj
oni aŭdas ofte estetojn 
"ĉiu estas artisto" - dire 
"ne ĉio estas arto" - mire 
sed oni ne vidas poetojn 

"konkoj ludas liberajn formojn" 
kaj amo sincere flustrata 
ne estas ĉiam aprobata 
volupto trairas jam normojn 

pri tio kion sorto portis 
sur bildoj de Hans-Christian Jenssen 
mi per farboj skribe raportis 

kio okazos kun artaĵoj? 
ĉu vortoj iam agos reen? 
por mi nur gravas travivaĵoj
Zuriko, la 18an de januaro 1999