Soneto antirojalisma
eble ili volis promeni 
renkontis sin tute hazarde 
malantaŭ stranga stelo tarde 
vagadis por sin ekzameni 

mi estas antirojalisto 
kaj mi ne kredas je la bono 
de monarkoj - estas miskono 
al kiu fidas nur servisto 

la historio estas bela 
nekredebla kaj eĉ fabela 
hodiaŭ entute sencela 

liberalaj politikistoj 
renkontiĝas kiel venkistoj 
sen venko kaj ne altruistoj
Zuriko, la 6an de januaro 1999