Soneto pri malantaŭpago
mi eldonas miajn poemojn 
por libro gravas vortoj saĝaj 
kaj ne matenmanĝoj fromaĝaj 
por kontrakti menditajn temojn 

devas esti tamen ne estas 
laŭ mia antaŭa deziro 
antaŭpago fariĝas miro 
demanda silento molestas 

plenan kontrolon pri kvalito 
mi devas havi - mi ne havas 
ĉar preson aranĝas mefito 

se mi mendas ion precizan 
tiam pri ekzekvo mi pravas 
mi ne akceptas verkon skizan 
Varsovio, la 13an de oktobro 1999