Soneto pri simplaj manĝaĵoj
mi iras al bufedo pola 
sed mia veno estas vana 
pro menuo amerikana 
afero fariĝas petola 

amerikanizo de vivo 
estas ĉiupaŝe videbla 
dum poleco fariĝas febla 
kaj malsupriĝas sur deklivo 

krias reklamoj grandaj kiĉaj 
ĉu tio al iu imponas? 
homoj fariĝas malfeliĉaj 

tiel nomata globalizo 
ankaŭ amerikane sonas 
ĉar estas amerikanizo 
Varsovio, la 15an de oktobro 1999