Soneto perdita sub ŝtono
tago trapasis kun Ŝopeno 
aŭ pli bone sub lia koro 
kun mazurko skerco kaj moro 
ĉe fino kun funebra sceno 

mi ne volas fari problemon 
okazas ke famaj leteroj 
de Słowacki estas oferoj 
kaj mi evitas tiun temon 

ĝuste komenciĝis kunsido 
iu mokos iun sen celo 
laŭ konstitucia avido 

ruzece plenigita konto 
kompreneble ne sen kverelo 
jen ekzempla manko de honto 
Varsovio, la 17an de oktobro 1999