Soneto je nupto divorca
Barbara vokis de Munkeno 
kaj diris pri unu edziĝo 
SWISSAIR kun LOT nur por prestiĝo
sed ne por tre longa elteno 

Barbara ĝojas pro svis-pola 
korporacio fluglinia 
en iu senco ankaŭ nia 
sed afero estas petola 

kiel parto de globalizo 
por travivi l' mondaj gigantoj 
unuiĝas post analizo 

iam venos nova surprizo 
divorce disiĝos amantoj 
jen amara vero en skizo
Varsovio, la 21an de oktobro 1999