Soneto kun iu verkisto
ĝuste okazas ke la mondo 
pri iu Grass interesiĝas 
ĉar homaro maltrankviliĝas 
pro manko de l' grava respondo 

kontraŭis la dekokan jaron 
kaj estis sur l' flanko de povo 
poste estis maldekstra movo 
li ĉesis hontegan preparon 

lian libron oni disŝiris 
sur l' paĝo de semajnrevuo 
li ne nur tiun mokon tiris 

sed oni devas klare diri 
en lia verko estas truo 
pri kiu ni ne devas miri 
Zuriko, la 3an de oktobro 1999