Soneto pri amikkunveno
al la bona restoracio 
venis iamaj pedagogoj 
kaj gekolegoj - dialogoj 
disvolviĝis kun emocio 

memoroj ĉiam estas bonaj 
eĉ se realecoj turmentis 
almenaŭ fetore fermentis 
nun ne ĉiuj estas rekonaj 

kun Jan Majewski mi vagadis 
iam tra Sanktkruca Montaro 
pro tio mi poste nomadis 

estis okazo pri Svisio 
rakonti - pri la loĝantaro 
kaj pri rekta demokratio 
Brzeg, la 31an de oktobro 1999