Soneto revenas al formo
reveno al simpla soneto 
okazas sendube agrabla 
ĉar tiu tro vaste diabla 
fariĝis kaŭzo por obĵeto 

enhavoj estas tro fabelaj 
kaj perdiĝis sonetprincipo 
en rimoj restas prototipo 
tamen kun konkludoj dispelaj 

mi ŝparas tempon kaj paperon 
koncize skribi estas arto 
fleganta specifan misteron 

en nekredebla diverseco 
malfacila estas bonfarto 
kun pacienca senlimeco 
Varsovio, la 4an de oktobro 1999