Soneto kun betonmiksilo
temas pri ŝanĝo de sistemo 
ruzuloj kiuj iam fartis 
malbone nun denove startis 
ĉifoje kun pli vasta emo 

ne gravas ke kapoj betonaj 
agadas laŭ iama stilo 
sen skrupulo kaj sen humilo 
ĉiuj metodoj estas bonaj 

en kvalito diferencetoj 
ludas neniun gravan rolon 
revenas iamaj tercetoj 

demando ne sonas per kio 
sed kiu kiun faras bolon 
kaj kiom da ŝtelos de ĉio 
Varsovio, la 8an de oktobro 1999